"Mi promesas ĉiumonate donaci 10 eŭrojn al ITV dum almenaŭ unu jaro sed nur se 50 aliaj homoj promesas fari same."
— Marcos Cramer (kontakti)
Findato por subskriboj: la 31-a de Majo 2006
56 personoj subskribintaj (6 pli ol la celo)
Pli da detaloj
ITV (Internacia Televido) estas interreta televidprogramo en Esperanto. Ĝi jam elsendis diversajn programerojn inter novembro kaj aprilo, sed nuntempe ĝi paŭzas pro financaj problemoj. Ĝi nur povas daŭre elsendi, se regule alvenas mono de esperantistoj. Por minimuma funkciado ĝi bezonas 500 eŭrojn monate; por plibonigo de la programo ĝi bezonas 1000 eŭrojn monate.
Retpaĝo: http://www.internacia.tv
Artikolo pri la financaj problemoj de ITV: http://gxangalo.com/modules/kolumnoj/art...
Vidu pliajn promesojn, kaj ĉio pri la funkciado de PromesoBanko.com.

Marcos Cramer, la Promeskreinto, kune kun:
Kial ne meti tiun proponon jam sur la nigra, tre trista ekrano de ITV por ke ĝi estu pli videbla.
Amike
Pace
http://www.liberafolio.org/2006/farbskat...
por akiri pli kompletan vidpunkton pri ĉi afero...
Pro tio mi decidis apogi al Internacia Televido, kaj mi invitas ĉiujn, kiuj rimarkas kiom grava ĉi tiu iniciato estas, ke ni ĉiuj apogu mone (dek eŭroj ne estas multe) por ke nia esperantista televido revenu kiel eble plej rapide!!!
Nu, por iuj unuopuloj, 10 eŭroj monate ne estas multe da mono, tamen, 6000 eŭroj (50x10x12) estas ja multe da mono por esperantista projekto. Kun tiuj 6000 eŭroj oni povus ankaŭ fari ion alian, starigi projekton en aŭ sendi lernolibrojn al iu malriĉa asocio, dungi volontulon por varbi lokajn esperantistojn ie, ktp. Ekzistas multaj eblecoj.
Nu, ĉiu rajtas doni monon al ITV se si volas, kaj mi fakte tre ĝojas vidi ke multaj esperantistoj pretas kunpromesi ion por antaŭenpaŝigi esperanton. Tamen, por baza montro de respekto al la mondonontoj/mondonuntoj kaj por la bonfarto de la esperanta movado, mi opinias ke la iniciinto(j) de ITV almenaŭ klarigu kiel si uzos la monon. Cetere, eble tiu povus ankaŭ konvinki dubemajn homojn (kiel mi) ke la projekto ITV apogindas. Se la projekto fiaskas, donemaj esperantistoj eble ekmalemos doni al aliaj apogindaj projektoj. Tio estus bedaŭra konkludo!
movademe,
boris-antoine legault
- Elsendflua distribuado - 75 eŭroj (alia entrepreno)
- Speciala retkonekto, kun 12 GB je enŝutado (por la generado de la elsendfluo) - 250 eŭroj
- Elektro (nia komputilo, kiu generas la elsendfluon, devas esti ŝaltita 24 horojn tage, 7 tagojn semajne) - 25 eŭroj
- Transkodigado de novaj polaj dokumentarioj (almenaŭ unu nova programo ĉiun monaton) - 250 eŭroj
movademe,
Boris-Antoine Legault
Se oni volas kontakti lin, jen lia adreso - g x angalo@g x angalo.com
Cetere, mi legis longan mesaĝon de Flavio Rebelo en iu listo interreta, en kiu li respondis ĉiujn demandojn kiujn faris Boris supre (kial ITV ne estis organizita kiel NRO, sed kiel entrepreno - kial Projekto ITV ne adoptis la skemon de akcioj - kion oni faras per la mono donita - ktp ktp).
Mi ne scias kial tiel granda singardo kontraŭ tiu homo, damne! Li vojaĝis la tra la mondo, promesante lanĉi televidkanalon profesian en Esperanto. Li faris - li plenumis sian promeson. Mi do ne komprenas kial oni daŭre ne fidas je homo, kiu plenumas siajn promesojn. Eble la esperantistoj ne estas alkutimigitaj je tio - promes-plenumado.
Alia afero - se 6 mil eŭroj estas tiel granda sumo por ke ĉiu neesperantisto sur la mondo spektu televidon en Esperanto, kaj konstatu, ke ĝi bonas kaj sekve, ke nia lingvo ne mortis, kion pensi do de tiuj pagitaj anoncoj en eŭropaj ĵurnaloj, kiuj efikis neniel! Oni pagis 10, 15, ĝis 20 mil eŭrojn po anonco, sed neniu praktika rezulto venis de tiuj anoncoj, laŭ tio, kion diris al mi pluraj lokaj esperantistoj eŭropaj.
eble vi pravas, eble mi kaj aliaj tro malfidas F.R. kaj lia projekto. Mi ne scias... Certe estas diversaj vidpunktoj pri tiŭ afero. Sed, ĉiuokaze, ĉu vi havas ligon al tiuj informoj (pri strukturo de ITV, ktp) kiujn vi legis en listo interreta? Laŭ mi ĉi-tie estus loko taŭga por enmeti tiajn informojn kaj eble iel forigi iujn dubojn kiujn kelkaj esperantistoj havas. Se ne ĉi-tie, kie la homoj promesadas doni monon, do kie?
amike,
boris-antoine
/boriso
http://gxangalo.com/modules/news/article...
mi ne plu skribu, estas promeso! ;)
/boris-antoine
Mi estas unusola hungaro, kiu subskribis la promeson. Mi sciigos miajn amikojn pri ĝi. Mi subskribis ankaŭ la alian promeson.
Esperantistoj!
Ni savu ITV-n!
Amike
Jozefo Eszényi
Mi esperas, ke la proceso donos ideojn al Flavio por pli efike komunuki kun la esperantistaro.
Nun revenas la espero, ke ITV denove funkcios!
Per UEA konto ĜAN-V
http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj....
Brazilanoj povas pagi rekte al konto de ITV subteno@interancia.tv . Skribu 1000 (10,00) Euroj ĉe:
http://www5.bcb.gov.br/?CONVMOEDA
por konverti al Realoj.
Mi ĵus subskribis la promeson kaj tiel ke la promeso jam sukcesis mi decidis tuj sendi miajn unuajn 10 eŭrojn al ITV. ITV estas tiel bela initiativo, kiu povus tiel forte helpi esperanton esti konata, kaj esti konsiderata de registaroj.
Marteno, Kebekio