Comments on ITVsubteno pledge
<syn:updateFrequency>2</syn:updateFrequency>
Comment by Martin BENOIT
<description>Saluton!
  Mi ĵus subskribis la promeson kaj tiel ke la promeso jam sukcesis mi decidis tuj sendi miajn unuajn 10 eŭrojn al ITV. ITV estas tiel bela initiativo, kiu povus tiel forte helpi esperanton esti konata, kaj esti konsiderata de registaroj.
Marteno, Kebekio</description>
Comment by Emilio Cid
<description>La ĝusta retadreso estas subteno@internacia.tv</description>
Comment by Emilio Cid
<description>Eblas pagi per kreditkarto ĉe: http://internacia.tv/modules/xdonations/
Per UEA konto ĜAN-V 
http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html
Brazilanoj povas pagi rekte al konto de ITV subteno@interancia.tv . Skribu 1000 (10,00) Euroj ĉe: 
http://www5.bcb.gov.br/?CONVMOEDA 
por konverti al Realoj.</description>
Comment by janusz ostrowski
<description>Ni esperantistoj devas bone kompreni la rilaton inter la mono kaj tempo, se ni ne havas la tempon por la agado ni devas havi la monon por ĝi alifoje ĉio pereos. janusz-o</description>
Comment by Ĝeremio Aldrich
<description>Boris-antoine!  Mi ege ĝojas, ke vi subskribis la promeson!  Dankon!
Mi esperas, ke la proceso donos ideojn al Flavio por pli efike komunuki kun la esperantistaro.  
Nun revenas la espero, ke ITV denove funkcios!</description>
Comment by boris-antoine
<description>Post retpoŝta diskutado kun F.R., mi konvinkiĝis! Mi donos ĉi-jare al ITV, esperante ke ĝi helpos al progresigo de la esperanta movado. Ni vidos!</description>
Comment by Jozefo Eszényi
<description>Saluton!
Mi estas unusola hungaro, kiu subskribis la promeson. Mi sciigos miajn amikojn pri ĝi. Mi subskribis ankaŭ la alian promeson.
Esperantistoj!
Ni savu ITV-n!
Amike
Jozefo Eszényi</description>
Comment by boris-antoine
<description>Nu, mi ĵus informiĝis ke okazos babila renkontiĝo pri ITV. Flavio Ribelo respondos al demandojn :
http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2533
mi ne plu skribu, estas promeso! ;)
/boris-antoine</description>
Comment by boris-antoine
<description>Nu, eble mi trokomentis la aferon en tiu-ĉi paĝo. Mia celo ne estas fiaskigi la promeson. Kvankam mi mem havas dubojn pri ITV, la promeso farita en ĉi-promesbanko tamen estas interesa kaj almenaŭ pridiskutinda. Cetere mi ĝenerale ege ŝatas la promesbankon! Kia bona ideo por ebligi al esperantistoj kuniĝi ĉirkaŭ diversajn projektojn kaj pridiskuti strategiojn por sukcesigi esperanton!
/boriso</description>
Comment by boris-antoine
<description>Amaral,
eble vi pravas, eble mi kaj aliaj tro malfidas F.R. kaj lia projekto. Mi ne scias... Certe estas diversaj vidpunktoj pri tiŭ afero. Sed, ĉiuokaze, ĉu vi havas ligon al tiuj informoj (pri strukturo de ITV, ktp) kiujn vi legis en listo interreta? Laŭ mi ĉi-tie estus loko taŭga por enmeti tiajn informojn kaj eble iel forigi iujn dubojn kiujn kelkaj esperantistoj havas. Se ne ĉi-tie, kie la homoj promesadas doni monon, do kie?
amike,
boris-antoine</description>
Comment by Amaral Pereira da Silva
<description>Mi ne komprenas kial oni parolas tiom multe pri ITV 'sur la ŝultroj' de Flavio Rebelo. Se oni havas iun demandon, kial ne rekte demandi al li, anstataŭ meti publike siajn dubojn? Ĉu li mordas la homojn, kiuj kontaktas lin? Certe ne, ĉar mi jam kontaktis lin, kaj li afable respondis al ĉiuj demandoj miaj.
Se oni volas kontakti lin, jen lia adreso - g x angalo@g x angalo.com
Cetere, mi legis longan mesaĝon de Flavio Rebelo en iu listo interreta, en kiu li respondis ĉiujn demandojn kiujn faris Boris supre (kial ITV ne estis organizita kiel NRO, sed kiel entrepreno - kial Projekto ITV ne adoptis la skemon de akcioj - kion oni faras per la mono donita - ktp ktp).
Mi ne scias kial tiel granda singardo kontraŭ tiu homo, damne! Li vojaĝis la tra la mondo, promesante lanĉi televidkanalon profesian en Esperanto. Li faris - li plenumis sian promeson. Mi do ne komprenas kial oni daŭre ne fidas je homo, kiu plenumas siajn promesojn. Eble la esperantistoj ne estas alkutimigitaj je tio - promes-plenumado.
Alia afero - se 6 mil eŭroj estas tiel granda sumo por ke ĉiu neesperantisto sur la mondo spektu televidon en Esperanto, kaj konstatu, ke ĝi bonas kaj sekve, ke nia lingvo ne mortis, kion pensi do de tiuj pagitaj anoncoj en eŭropaj ĵurnaloj, kiuj efikis neniel! Oni pagis 10, 15, ĝis 20 mil eŭrojn po anonco, sed neniu praktika rezulto venis de tiuj anoncoj, laŭ tio, kion diris al mi pluraj lokaj esperantistoj eŭropaj.</description>
Comment by boris-antoine
movademe,
Boris-Antoine Legault</description>
Comment by Marcos Cramer
<description>Jen informoj, kiujn Flavio sendis al mi retpoŝte. Temas pri monataj kostoj.
- Elsendflua distribuado - 75 eŭroj (alia entrepreno)
- Speciala retkonekto, kun 12 GB je enŝutado (por la generado de la elsendfluo) - 250 eŭroj
- Elektro (nia komputilo, kiu generas la elsendfluon, devas esti ŝaltita 24 horojn tage, 7 tagojn semajne) - 25 eŭroj
- Transkodigado de novaj polaj dokumentarioj (almenaŭ unu nova programo ĉiun monaton) - 250 eŭroj</description>
Comment by boriso
<description>Nu, eble ITV estas grava por antaŭenpaŝigi esperanton, eble jes, eble ne, mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ke daŭre mankas informo pri kiel la mono uziĝos. Mi ankoraŭ nenian precizan klarigon vidis pri kiel estos uzata la mono (krom ke ITV bezonas 800 eŭroj monate por funkcii). Tio fakte ŝajnas al mi stranga kaj malprofesia. Aŭ ĉu eble la informo troviĝas alilkoke? 
Nu, por iuj unuopuloj, 10 eŭroj monate ne estas multe da mono, tamen, 6000 eŭroj (50x10x12) estas ja multe da mono por esperantista projekto. Kun tiuj 6000 eŭroj oni povus ankaŭ fari ion alian, starigi projekton en aŭ sendi lernolibrojn al iu malriĉa asocio, dungi volontulon por varbi lokajn esperantistojn ie, ktp. Ekzistas multaj eblecoj.
Nu, ĉiu rajtas doni monon al ITV se si volas, kaj mi fakte tre ĝojas vidi ke multaj esperantistoj pretas kunpromesi ion por antaŭenpaŝigi esperanton. Tamen, por baza montro de respekto al la mondonontoj/mondonuntoj kaj por la bonfarto de la esperanta movado, mi opinias ke la iniciinto(j) de ITV almenaŭ klarigu kiel si uzos la monon. Cetere, eble tiu povus ankaŭ konvinki dubemajn homojn (kiel mi) ke la projekto ITV apogindas. Se la projekto fiaskas, donemaj esperantistoj eble ekmalemos doni al aliaj apogindaj projektoj. Tio estus bedaŭra konkludo!
movademe,
boris-antoine legault</description>
Comment by Amaral Pereira da Silva
<description>Mi vizitis la retejon, kiun sugestas Michel Fontaine. Temas ne pri televido, sed pri blogo kun videoj. Mi kredas ke la esperantistoj (kaj precipe la neesperantistoj) scias tre bone la diferencon inter vera televido (kia estas ITV, kun siaj reklamoj, vinjetoj kaj programoj) kaj simpla retejo kun kelkaj amuzetaj videoj por spekti. 
Pro tio mi decidis apogi al Internacia Televido, kaj mi invitas ĉiujn, kiuj rimarkas kiom grava ĉi tiu iniciato estas, ke ni ĉiuj apogu mone (dek eŭroj ne estas multe) por ke nia esperantista televido revenu kiel eble plej rapide!!!</description>
Comment by Michel Fontaine
<description>Necesas viziti la jenan retejon
http://www.liberafolio.org/2006/farbskatol-1/
por akiri pli kompletan vidpunkton pri ĉi afero...</description>
Comment by Gilda Pace
<description>Saluton,
Kial ne meti tiun proponon jam sur la nigra, tre trista ekrano de ITV por ke ĝi estu pli videbla.
Amike
Pace</description>