"I will krei kompletan lingvokurson ĉe Vikilibroj but only if 15 aliaj Esperantistoj will kontribui almenaŭ 5 paĝojn al iu ajn kurso de Vikilibroj."
— Judith Meyer, lingvoinstruistino (contact)
Deadline to sign up by: la 1-a de Majo 2008
5 people signed up, 10 more were needed
More details
Helpu disvastigi sciojn kaj Esperanton!
Vikilibroj ( http://eo.wikibooks.org ) estas branĉo de Vikipedio kiu temas pri verkado de liberaj instrumaterialoj. La nobla kialo estas ke ĉiu homo ĉie povu lerni sciojn kaj povojn, ekhavi bonan edukadon eĉ se ili ne povas pagi por tio. La libroj estas uzataj de unuopuloj ĉie en la mondo, sed ankaŭ en malriĉaj lernejoj.
Je momento la esperanta versio estas tre malgranda, sed ankaŭ alilingvaj versio ne tro bonfartas, do se ni faras komunan eforton, Esperanto eĉ povus aperi sur la ĉefpaĝo inter la angla, germana ktp.
Ĉiu povas krei instrumaterialojn kaj ĉiu havas instruindajn sciojn. Tial, ĉiu kontribuu! Mi kreis manlibreton pri kontribuado ĉe http://eo.wikibooks.org/wiki/Helpo:Kiel_... , eksplikante ne nur la sistemon (same kiel Vikipedio) sed ankaŭ kelkaj rimarkoj por helpi vin verki bonajn kursojn, tiel ke la esperanta versio de Vikilibroj estos rekonata ĉie kiel havante ekzemplan kvaliton (la angla versio tre aĉas...).
Do, se vi volas kontribui, pripensu viajn sciojn kaj povojn, iru al rilata bretaro kaj aŭ kreu novan kurslibron aŭ kontribuu al ekzistantan. Se almenaŭ 15 homoj promesas krei po almenaŭ 5 paĝojn, mi verkos kompletan lingvokurson tie per kiu vi povos akiri almenaŭ sufiĉe da konoj por konforta vojaĝado.
Helpu kaj kontribuu!
See more pledges, and all about how PledgeBank works.

Judith Meyer, the Pledge Creator, joined by:
Mi multe laboris cxe la vikipedio iam (cxefe hispanlingve), kaj poste ecx ekverkis vikilibro pri kvantuma komputiko... eble per cxi tia movo mi estos pli laborema.