Usono
Mi tion faros, sed nur se vi helpos


Promeso “unuvikicxiutage”

"Mi promesas verki almenaŭ po unu artikolon por la esperanta Vikipedio ĉiutage aŭ po 7 ĉiusemajne sed nur se 50 aliaj Esperantistoj promesas fari same."

— Judith Meyer, Uzantnomo: Junesun sur Vikipedio

Findato por subskriboj: la 1-a de Septembro 2007
17 personoj subskribintaj, ankoraŭ 33 estis bezonataj

Pli da detaloj
La esperantlingva Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) estas unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la kreskado de la Esperanto-movado.

Legante paĝon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas ĉu esperanta artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por esperantistoj, sed ankaŭ Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aŭ malmoderna, kiel multaj homoj ankoraŭ kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol 55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la mondo - pli granda ol la indonezia aŭ la araba Vikipedio ekzemple. Sed la ĉefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran komunikon pri ĝi kaj atingos eĉ pli da intereso en Esperanto kaj la esperantlingva Vikipedio.

Ĉu vi scias Esperanton sufiĉe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi kapablas kompreni ĉi tiun tekston, vi ankaŭ kapablas verki artikolon en Esperanto. Ne forgesu ankaŭ ke aliaj uzantoj povos korekti la artikolon.

Bonvolu aliĝi kaj helpi!

(Tiuj kiuj jam promesis verki po tri artikolojn ĉiutage ankaŭ rajtas aliĝi)

Farindaĵoj rilate al tiu ĉi promeso

RSS-servo de komentoj pri tiu ĉi promeso

Komentoj pri tiu ĉi promeso

  • jen mi!

    plej amike

    Marko
  • Mi atendas, ke la mondo finfine malfermos la okulojn kaj rimarkos justan solvon de la lingva problemo - bonan, facile lerneblan, logikan kaj neutralan lingvon Esperanto!
  • Marco kaj Mikaelo, vi ne aperas kiel subskribintoj. Ĉu la sistemo malfunkciis?
    Dankegon por la subteno!

    Judith
    Judith Meyer, antaŭ 5 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
  • Unu simila promeso pri tri artikoloj tage - kiun mi tiam volontis gvidi - jam fiaskis - ĉefe pro maldiligentemo de la promesintoj. Kiel tiu ĉi diferencas de la antaŭa? Kial mi kredu ke indas denove eniri ion similan? Ĉu vi, Chuck, emas poste gvidi la promeson kaj en la Vikipedio sekvi kaj sekvigi la evoluon de la plenumado? Ĉu vi jam reklamis pri la promeso en la Vikipedio mem? Ĉio ĉi estas certe pensigas demandoj...
    Marek Blahuš, antaŭ 5 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
  • Mi tre ŝatas kaj aprezas nian Vikipedion! Sed mi ne povas promesi, ke mi verkos ĉiutage novan artikolon. Mi eĉ ne certas, ke mi sukcesos ĉiutage elpensi, pri kio verki... Kaj kion mi faru, ĵus reveninte post ferio: ĉu verku unutage 20 artikolojn??? Do, mi ne donas tiun nerealigeblan proponon. Sed elbe mi miskomprenas ion. Ĉu iu pretas gvidi tiel, ke mi efektive povu verki artikolETon ĉiutage?
  • Eblas simple ĉiutage alklaki ruĝan ligilon kaj tajpi komencon, se vi scias ion pri la temo :P

    Tiam ne forgesu aldoni {{Ĝermo}} sube de la paĝo :)
  • Gratulon pro la interesa promeso!

    Alia ideo estus organizi "Vikipedian festivalon". Ekzemple dum 1 semajno, (aŭ unu semajnfino, ktp) esperantistoj el la tuta mondo promesas krei multajn artikolojn samtempe.

    amike salutas, boris-antoine
  • ...aŭ konkursojn, ekzemple oni kreu teamojn (ĉu urbaj, laŭ-interesaj, ktp) kaj oni donu al la teamo x tagojn por verki artikolojn. Fine oni elektu la venkintan teamon laŭ nombro de artikoloj aŭ nombro da vortoj, ktp.

    Amike salutas,
    boris-antoine
  • Dankon por la subteno kaj la interesaj novaj ideoj.

    Bedauxrinde ni ne povas sekvigi ke la promesintoj vere verkas kiel ili promesis. Ni nur esperas ke ili tion faros, cxar ili promesis kaj cxar verki unu artikolon cxiutage ne estas tiom da laboro kiel tri. Mi ankaux esperas ke pli granda grupo (50 homoj kiuj volas agi kune) estas pli granda motivado ol nur 10. Sed ni unue atingu tiun kvanton. Kaj mi volas diri: ecx se finfine kelkaj nur verkas unu artikolon po du tagoj aux iel ajn, oni ja havos pli da artikolojn kaj pli da aktivajn kontribuantojn en la Vikipedio.

    Trovi temon por artikoleto estas facila, kiel LaPingvino priskribis. Se vi verkas grandan artikolon anstataux gxermon, vi ankaux rajtas diri ke tiu estu laboro por du tagoj ktp. Mi konvinkigxis ke grandaj artikoloj estas tre dezirindaj kaj estas granda laboro. Do, nur via konscio tenas vin, kaj vi vizitu la Vikipedion ofte. Certe korektoj de artikoloj estas ankaux tre bonvenaj, kaj promesi ke vi *verkos* artikolon ne volas diri ke vi ne *ankaux korektos* la erarojn, kiujn vi vidas ekzemple sercxante bonajn ligilo-pagxojn por via novkreita pagxo. Unu ne ekskludas la alian - ili ecx reciproke subtenas sin, laux mia opinio.

    Ni plibonigu la Vikipedion kune!
    Judith Meyer, antaŭ 5 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
  • Alia ideo : kial ne starigi esperantan vikipedio-tagon? Tiel oni povus popularigi vikipedion ene de esperanta mondo kaj instigi multajn novulojn verketi etan artikolon. Eble eventuale kelkaj el ili iĝus aktivaj vikipediistoj.

    amike salutas,
    /boris-antoine
  • boris havas tre bonan ideon... Vikitago!!!!

    Ankaŭ mi havas demandon, kara Judith (se vi memoras min, mi estas la blondhara junulo de IS), ĉu eblas iafoje ankaŭ pligrandigi aŭ korekti 1/tago aŭ 7/semajno anstataŭ ĉiam redakti novan? Ĉar korektadon kaj pligrandigadon mi tre pliŝatas.

    'mike,
    Alekĉjo
    Alekĉjo, antaŭ 4 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
  • Mi volas verki artikolon, sed mi ne certas kiel. Mi estas ekparolanto kaj mi ne povas verki longan artikolon. Mi ne scias konvenan temon. Cxu mi traduku ekzistantan Wikipedia-artikolon? Helpu min, mi petas.
    Rachel Bridgeland, antaŭ 4 jaroj. Ĉu fia? Raportu ĝin!
Tiu ĉi promeso estas fermita por novaj komentoj.

Aktualaj subskribintoj (Green text = tiu persono jam faris sian parton)

Judith Meyer, la Promeskreinto, kune kun:

  • Chuck Smith
  • Robert Weemeyer
  • trio
  • Beatrice Allée
  • Lars Sözüer
  • LaPingvino
  • Przemysław Wierzbowski (Uzantnomo: Lohengrin)
  • Mikaelo Lineckij
  • Paul Peeraerts
  • Jukka Pietiläinen
  • Yves Nevelsteen
  • lunofabo
  • Raoni Sousa
  • gabriele corsetti
  • Steven Brewer
  • Alekĉjo
  • Rachel Bridgeland

Vidi diagramon de subskriba rapideco


Navigado

Aliĝi por retmesaĝoj kiam iu faras promeson proksime de ĉe vi — Funkcias en ĉiu lando!
Retadreso: Lando:  Urbo: