Usono
Mi tion faros, sed nur se vi helpos


Promeso “unuvikicxiutage”

"Mi promesas verki almenaŭ po unu artikolon por la esperanta Vikipedio ĉiutage aŭ po 7 ĉiusemajne sed nur se 50 aliaj Esperantistoj promesas fari same."

— Judith Meyer, Uzantnomo: Junesun sur Vikipedio

Findato por subskriboj: la 1-a de Septembro 2007
17 personoj subskribintaj, ankoraŭ 33 estis bezonataj

Pli da detaloj
La esperantlingva Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) estas unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la kreskado de la Esperanto-movado.

Legante paĝon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas ĉu esperanta artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por esperantistoj, sed ankaŭ Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aŭ malmoderna, kiel multaj homoj ankoraŭ kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol 55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la mondo - pli granda ol la indonezia aŭ la araba Vikipedio ekzemple. Sed la ĉefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran komunikon pri ĝi kaj atingos eĉ pli da intereso en Esperanto kaj la esperantlingva Vikipedio.

Ĉu vi scias Esperanton sufiĉe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi kapablas kompreni ĉi tiun tekston, vi ankaŭ kapablas verki artikolon en Esperanto. Ne forgesu ankaŭ ke aliaj uzantoj povos korekti la artikolon.

Bonvolu aliĝi kaj helpi!

(Tiuj kiuj jam promesis verki po tri artikolojn ĉiutage ankaŭ rajtas aliĝi)

Kontakti la promeskreinton

Plenigu la ĉi suban formularon por sendi mesaĝon al la promeskreinto. Tio donos al la promeskreinto vian retadreson, por ke tiu povos respondi al vi. Se vi ne volas fari tion, aldonu komenton anstataŭe al la promesopaĝo.

Via mesaĝo:

Via nomo:
Via retadreso:


Navigado

Aliĝi por retmesaĝoj kiam iu faras promeson proksime de ĉe vi — Funkcias en ĉiu lando!
Retadreso: Lando:  Urbo: